Traktato de Picquigny
Aspekto
La Pikinja traktato, aŭ en franca traité de Picquigny, estis pactraktato subskribita la 29an de aŭgusto 1475 de la reĝo de Francio Ludoviko la 11-a kaj la reĝo de Anglio Eduardo la 4-a en Picquigny en Pikardio (situa nuntempe en la departemento Somme). Ĝi finigis definitive la konfliktojn de la Centjara milito kiu estis fakte «endormiĝinta» en 1453 post la batalo de Castillon.
Ĉefaj decidoj
[redakti | redakti fonton]La du reĝoj faris la jenajn decidojn:
- Ludoviko la 11-a donis al Eduardo la 4-a monkvanton de 75 000 orajn eskudojn kaj promesis ĉiujaran pension de 50 000 oraj eskudoj (tiele la totala promeso de 500 000 oraj eskudoj[1])
- Eduardo la 4-a akceptis reveni en Anglion kun sia armeo kaj rezignis pri sia alianco kun la duko de Burgonjo. Li same rekonis la postenon de Ludoviko la 11-a kiel nura legitima reĝo de Francio.
- Oni interkonsentis ke la daŭfeno Karlo edziĝos al la plej aĝa filino de Eduardo, Elizabeta[2] (tamen finfine ŝi edziniĝis al Henriko la 7-a).
- Margareta de Anĵuo, enprizonigita en la Turo de Londono, estis liberigita kontraŭ elaĉeto de 50 000 oraj eskudoj[3].
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Jean Favier. Radioparolado de 23a de junio 2011, 14 horoj en la programo Au cœur de l'histoire de Franck Ferrand ĉe Europe 1.
- ↑ Philippe Zwang, Jeanne d'Arc et son temps, Casterman 1999, Repères Histoire
- ↑ Marie Nicolas Bouillet, Dictionnaire universel d'histoire et de géographie, L. Hachette et Cie, 1866 (rete [1] Alirita la 14an de Oktobro 2018.)
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Jean-Marie Cauchies, Louis XI et Charles le Hardi. De Péronne à Nancy (1468-1477): le conflit, Bruxelles, De Boeck Université, coll. «Bibliothèque du Moyen Âge» (no 8), 1996, 184 p. (ISBN 2-8041-2128-3, rete [2]), Alirita la 14an de Oktobro 2018.
- Pierre Champion, Louis XI, t. Ier: Le Dauphin, t. II: Le Roi, Paris, Honoré Champion, 1927.
- Jean Favier, Louis XI, Paris, Fayard, 2001, 1019 p. (ISBN 2-213-61003-7, rete [3]) Alirita la 14an de Oktobro 2018.
- Pierre-Roger Gaussin, Louis XI: un roi entre deux mondes, Paris, A.-G. Nizet, 1988 (1a eld. 1976), 493 p. (ISBN 978-2-7078-0080-0).
- Jacques Heers, Louis XI: le métier de roi, Paris, Perrin, 1999, 430 p. (ISBN 2-262-01233-4). Reeldono kiel poŝlibro: Jacques Heers, Louis XI, Paris, Perrin, coll. « Tempus » (no 40), 2003, 430 p. (ISBN 2-262-02084-1, rete [4]), Alirita la 14an de Oktobro 2018.
- Paul Murray Kendall (trad. Éric Diacon), Louis XI: «l'universelle araigne» Paris, Fayard, 1974, XXVIII-584 p. (ISBN 2-213-00038-7). Reeldono kiel poŝlibro: Paul Murray Kendall (trad. Éric Diacon), Louis XI: l'universelle araigne [« Louis XI: The Universal Spider »], Paris, Pluriel, coll. «Pluriel», 2014, 702 p. (ISBN 978-2-8185-0428-4).
- Amable Sablon du Corail, Louis XI ou le joueur inquiet, Paris, Belin, 2011, 491 p. (ISBN 978-2-7011-5245-5, rete [5][rompita ligilo]) Alirita la 14an de Oktobro 2018. Reeldono: Amable Sablon du Corail, Louis XI ou le joueur inquiet, Paris, Belin, coll. «Portraits», 2015, 597 p. (ISBN 978-2-7011-8943-7).